Saluton!
riparigi -> ripari ?
Se mi diras "mi devis ripari ĝin", mi mem faris la riparon.
Se mi diras "mi devis riparigi ĝin", mi igis iun alian ripari ĝin.
Mi tradukis la francan frazon, kiu vere diras "riparigi ĝin".
Pro via rimarko, mi nun vidas, ke la germana kaj angla frazoj efektive diras "ripari ĝin".
La germana frazo estas traduko de la Esperanta. Mi do sendu rimarkon al la tradukinto.
Dankon!
Ĉu "riparigi ion" egalas al "igi onin ripari ion"?
Ĉu "riparitigi ion" = "igi ion esti riparita" ne pli taŭgus?
Al Soweli_Elepanto:
Jes,"riparigi ion" egalas al "igi onin ripari ion"
Kial uzi "riparitigi ion", kiam "riparigi ion" havas la saman sencon? Se oni riparigas ion, oni kompreneble esperas rehavi ĝin riparita. Sed se oni igas fuŝiston ripari ĝin, povas okazi, ke la riparendaĵo revenos ne aŭ nur ŝajne riparita, aŭ eĉ tute fuŝita...
Dankon!
Etikedoj
Vidi ĉiujn etikedojnListoj
Frazteksto
Permesilo: CC BY 2.0 FRRegistroj
Tiu ĉi frazo estis komence aldonita kiel traduko de frazo n-ro 333269
aldonita de GrizaLeono, 2010-oktobro-24
ligita de GrizaLeono, 2010-oktobro-24
ligita de Esperantodan, 2011-januaro-16
ligita de Esperantostern, 2011-majo-22
aldonita de GrizaLeono, 2012-oktobro-26
ligita de GrizaLeono, 2012-oktobro-26
ligita de Sbgodin, 2012-oktobro-26