Ĉu vi bezonas plian helpon?
Vi povas konsulti la oftajn demandojn.
Se vi ne scias la respondon pri via demando, ne hezitu kontakti nin.
Gravaj ligiloj
- How to be a good contributor in Tatoeba, by Trang
- Tatoeba.org: What You Can Do and How to Do It, by CK
- Submission policies - What kind of content do we want?, by Trang
- Moderators in Tatoeba, by Trang
- Warning: you are being disrespectful, by Trang
Aldoni novajn frazojn
Estas du manieroj por aldoni novajn frazojn.
- Elektu Aldoni frazojn de la menuo Kontribui supre de ĉiu paĝo.
- Kreante novan liston, kaj ekredaktante paĝon de tiu listo.
Eĉ se ekzistas granda kvanto da frazoj en Tatoeba, mankas ankoraŭ multo. Tial ni instigas vin aldoni novajn frazojn kun nova vortenhavo, eĉ se vi ne scipovas traduki ilin en iun lingvon.
Tradukado de frazoj.
Traduki estas unu el la plej gravaj taskoj en Tatoeba, ĉar la precipa celo de la projekto estas kolekti frazojn tradukitajn al multaj lingvoj.
Vi povas traduki frazon de preskaŭ ĉie. Sufiĉas alklaki ĉi tiun bildsimbolon , kiam vi ekvidas ĝin.
Korekti erarojn
Vi povas korekti erarojn nur en frazo, kiuj apartenas al vi. Se vi vidas eraron en ies frazo, vi havas la eblon sendi rimarkon por sciigi la eraron.
En iuj kazoj la frazo ne havas posedanton. Legu la ĉi-suban alineon (pri adoptado de frazoj) por pliaj informoj.
Adopti frazojn
Kiam vi aldonis frazon, ĝi „apartenas" al vi - nur vi povas redakti ĝin. Tamen, la plimulto el la frazoj en Tatoeba venas el japana al angla tekstaro nomata Tanaka Tekstaro. Tiuj frazoj ne havas posedanton, ĉar ili estas kolektitaj ekster Tatoeba.
Se vi vidas eraron en „orfa" frazo, vi ne kapablos korekti ĝin, ĉar vi ne estas ĝia posedanto. Tial ekzistas „adopteblo" (). Post adopto de frazo, vi iĝas ĝia posedanto kaj do povas redakti ĝin.
Adopto de frazo ankaŭ estas parto de „kvalitiga procezo". Vi povas trovi pliajn informojn pri tio ĉi tie: http://blog.tatoeba.org/2009/01/new-validation-system.html
Listoj de frazoj.
Vi povas krei frazolistojn en Tatoeba. Defaŭlte la listo estas persona, tio signifas, ke ĝi povas esti redaktata nur de la persono, kiu kreis ĝin (sed ĝi restas videbla por ĉiu).
Tamen ankaŭ eblas lasi ajnan membron en Tatoeba aldoni kaj forigi frazojn igante liston kunlabora.