Miaopinie via traduko estas tro limigita al 'savado'. Sed mi konfesas ke la mia eble ne klaras por ĉiuj alilingvanoj... Alia propono? Ĉu ne ekzistas maniero por indiki ke oni hezitas pri sia propra traduko kaj por inviti plibonigi ĝin?
Eblas aldoni etikedon (vidu dekstre sur la paĝo), ekzemple "needs native check"... (ekzistas multaj etikedoj, klaku sur "Vidi ĉiujn etikedojn".
Cetere ne ĝenas aldoni plurajn tradukojn por unu sola frazo. Precipe, kie la originala frazo ne estas esprimo, kiun ĉiuj tutmonde tuj komprenus, oni vidas multajn samlingvajn tradukojn.
Alia frazo estus "Ni preskaŭ pereis." Ne hezitu aldoni ĝin, se vi ŝatas ĝin.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #20836
added by GrizaLeono, July 13, 2012
linked by GrizaLeono, July 13, 2012
linked by slavneui, August 18, 2012
linked by PaulP, October 10, 2015
linked by glavsaltulo, April 27, 2022